Pri Tokipono


Tokipono estas planlingvo bazita sur ideo de minimumismo. Por esprimo de ĉio ajn uzas entute nur 118 da vortoj. Ĝi instruas siajn parolantojn pensi simple, vivi en nuntempo kaj kompreni la mondon.

Tokipono estas kreita de kanada tradukistino Sonja LANG (antaŭe Sonja Elen KISA), kiu publikigis ĝin en 2001. Ekde tiu tempo tokiponon eklernis pli ol cent homoj de la tuta mondo. En ĝin estas tradukitaj kelkaj verkoj, ekzemple La Eta Princo, La Internacio kaj partoj de Biblio, kaj krom tio kelkaj aliaj verkoj (ĉefe poemoj) estas origine verkitaj en tokipono.

Nia vivo komplikiĝis. Kaj same ankaŭ niaj lingvoj. En tokipono vi devas uzi bazajn vortojn anstataŭ komplikaj abstraktaj esprimoj. Por kompreno vi devas pli atenteme aŭskulti homojn kaj paroli ĉiam pri "kerno de la afero".

Malkompono de esprimoj al bazaj vortoj de tokipono povas helpi al ni kompreni ĝian bazan signifon. Ekzemple esprimo "amiko" estas en tokipono esprimita kiel "jan pona" - "bona homo". Kiam ni scias tion, ni devas konstanti, ke esprimo "malbona amiko" estas konflikta esprimo kaj devigas nin pensi, ĉu la persono estas daŭre bona por ni.