Pri la libro


toki pona en 76 ilustritaj lecionoj estas la unua presita lernolibro de tokipono. En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo E@I eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero.

La libro estis unuafoje aĉetebla dum Somera Esperanto-Studado 2013 en la slovakia urbo Martin, kie ĝi akiris por tokipono multajn ŝatantojn de diversaj landoj.

Pro la plenvendigo de la unua eldono, kiu havis 100 ekzemplerojn, estis presigita dua eldono, kiu aperis dum Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2014 en Modra, Slovakio.

Ne estas hazardo, ke la unua presita lernolibro aperis ĝuste en Esperanto. Kreintino de tokipono, Sonja Elen Kisa, estas esperantistino kaj multaj aliaj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj. Eĉ la lingvo mem enhavas vortojn devenantajn de Esperanto.


Antaŭparolo al la libro

Sonja Elen Kisa, aŭtorino de toki pona, skribis por la libro jenan antaŭparolon:

Vi tenas en viaj manoj, laŭ mia scio, la unuan papere eldonitan lernolibron de Tokipono. Ĝi antaŭvenas eĉ mian oficialan Tokiponan libron.

Staĝantino de E@I prezentas la libron.

Mirinda estas la rilato de amikeco inter Esperanto kaj Tokipono. La du lingvaj komunumoj kunekzistas en brila etoso. Imagu do, se oni eldonus lecionojn de Ido aŭ Volapuko en Esperantujo!
Tokipono fariĝis inter multaj Esperantistoj eĉ ia „sekreta lingvo”, simile kiel oni povas uzi Esperanton kiel „privatan lingvon”en la larĝa publiko.
Mi elkore dankas al Eliazar Parra Cárdenas kaj al Marek Blahuš pro ilia diligenta strebo por realigi ĉi tiun libreton.
Mi preĝas por plezuraj spertoj kaj spirita lumo al ĉiuj lernantoj kaj serĉantoj de bono.
Sonja
tokipona.org


Aĉeti la libron

La libro momente ne estas havebla.

Se vi volas ekhavi la unuan paperan lernolibron de toki pona en Esperanto, bonvolu skribi al info@ikso.net. La prezo estas 9 € plus sendokostoj (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).