67 - ante

ante kiel verbo signifas "ŝanĝ(iĝ)i"

o ante ala! ne ŝanĝiĝu!
ali li ante. ĉio ŝanĝiĝas.

kiel substantivo ĝi signifas "ŝanĝ(iĝ)o"

ante li pona. ŝanĝoj estas bonaj.
ante li kama. ŝanĝoj alvenas.

kiel adjektivo ĝi signifas "alia" aŭ "fremda"

jan ante alia persono
sina anu jan ante li moku e suwi mi? ĉu vi aŭ aliulo formanĝis mian glaciaĵon?
mi wile lukin e ma ante. mi volas vidi fremdajn landojn.



Ekzerco

ŝanĝu vin! !
mi ne ŝatas ŝanĝojn. .
li volas paroli fremdajn lingvojn. .
< antaŭa lecionosekva leciono >